KONKURSO de JUNA AMIKO - PRI KIO REVAS ARBOJ
La revuo Juna Amiko aliĝas al la ĉi-jara Internacia Jaro de Arbaroj kaj organizas konkurson: Pri kio revas arboj. Ni deziras, ke vi montru, kion donas al ni arbaro, kaj kion ni povas doni al arbaroj, por ke ili akompanu nin kiel eble plej longe.
Samtempe ni informas, ke ĉiuj konkursaĵoj estos prezentitaj en la bela lokalo de la Silezia Esperanto-Asocio en Vroclavo kaj pruntedonotaj al Urbaj Bibliotekoj en kelkaj polaj urboj. Ĉeestante la konkurson vi ne nur instigas konsciecon pri la temo de la protektado de la arbaroj, sed ankaŭ vi helpas disvastigi la informojn pri Esperanto
ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon en Pollando
Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanchota tri-jara kursaro pri interlingvistiko (Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano), kiu kovras vastan gamon de temoj – lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj – nelaste – pedagogio.
LA UNUA PREMIO POR ILEI-POLLANDO DANK' AL MAŁGOSIA KOMARNICKA
La sekretario de ILEI kaj ILEI-Pollando, Małgosia Komarnicka ricevis la Unuan Premion en la Konkurso GRUNDTVIG- Programo Dumviva Lernado kiel la plej bona laboranto de la jardeko pro la rakonto Grundtvig kaj Esperanto!
ILEI-PL okupiĝas pri la registrado de kursoj.
La 12an de novembro, vendrede, la estraranoj de ILEI-PL ĉeestis la aranĝon en Mikołów kunligitan kun la disdono de la unua premio en la konkurso La floro de la filiko de la revuo Juna Amiko, kies patrono estis pola ILEI-sekcio.
ESTRARKUNSIDO DE POLA ILEI-SEKCIO
Ekde la 11a ĝis la 14a de novembro en Krakovo kaj Mikołów okazis la unua estrarkunsido de la pola ILEI-sekcio ĉi-jare.
Ekonomia Forumo en Krynica 2010
|
· Odi la 17/12/2010 20:42:44
·
|
|
Ekde la 17-a de aŭgusto 2009 ĝis la 27-a de junio 2010 mi loĝis en Herzberg kaj laboris kiel volontulino en Interkultura Centro Herzberg (ICH). La celo de mia restado estis, interalie, konatiĝi kun rimedoj por edukado de plenkreskuloj, observadi internaciajn edukprogramojn kaj aktivecojn de plenkreskuloj, prilaboradi lern-kaj-instrumaterialojn respektive organizadi kaj gvidadi kursojn por plenkreskuloj, sed ankaŭ konatiĝi kun la funkciado de tiu fama loko en Esperantujo. Ĉi tion mi povis sperti dank’ al ASISTANTECO de GRUNDTVIG, projekto enkadre de la programo de EU “Dumviva Lernado”.
LA INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ DE LA UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ (POZNANO, POLLANDO)
La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM lanĉos en 2011 novan 3-jaran studadon kun planataj specialiĝoj pri metodiko, esperanta lingvistiko, komunukado kaj tradukado.
PRI ESPERANTO EN LA POLA RADIO - KRAKOVO
La 22-an de aprilo 2010 en la Pola Radio en Krakovo (Radio Kraków Małopolska) okazis malgranda informado pri Esperanto kadre de la ĉiutaga elsendo „Przed Hejnałem“ (antaŭ la hejnalo).
|